🖥 Prelego de Prof. Duncan Charters en IrEK-9: "Pozitivaj influoj de la pandemio"
16:00 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Duncan Charters kun la temo "Pozitivaj influoj de la pandemio"

Priskribo de la prelego: Pandemio, aŭ tutmonda endemio, estas laŭdifine negativa pro tio ke ĝi atakas la homaron sendiskriminacie kaj rezultigas perturbojn en homaj korpoj kaj en la ĉirkaŭanta socio. Tamen en la historio de la homaro, la plej grandaj defioj ofte plifortigis la kuraĝon strebi por venki tiajn atakojn al la individuo kaj la socio, naskante pli altan nivelon de kreemo kaj inventemo, tiel plifortigante pacajn rilatojn kaj montrante la vojon al solvemo de sociaj problemoj. Je spirita nivelo, pozitivaj influoj povas inkluzivi pli altan esprimadon de kompato kaj aktivan subtenon al suferantaj kunvivantoj. Por la seninterrompa edukado de la nova generacio, milionoj da instruistoj trovis sin devigitaj pli bone konatiĝi kun teknologiaj rimedoj kaj trejniĝi por ilin uzi favore al lernantoj devigitaj resti hejme. Kiel esperantistoj, ni esploru kiel ni povos kontribui al la dumpandemia kaj postpandemia mondo kie nia movado potenciale rapide kreskos, kaj montriĝos bezonata per virtualaj kontaktoj eĉ pli ol per persona ĉeesta interagado.

Pri la preleganto: Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2019, magistriĝis ĉe la angla Universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la usona Universitato de Indiana. Dum sia lingvoinstrua kariero li instruis la hispanan lingvon en pluraj universitatoj inkluzive la nunan, Principia College, kaj estis pionira universitata instruisto de Esperanto en programoj en Usono. Li servis diversmaniere al UEA, kaj en Valencio en 1993 gvidis la Kongresan temon de la UK pri "Edukado por al 21-a jarcento". En siaj diversaj universitatoj kaj en profesiaj konferencoj li aktivis por Esperanto kaj ofte instruis la lingvon. Li servis kiel prezidanto de ELNA (nun la Landa Asocio Esperanto-USA), kaj aktivis nacie kaj internacie en edukado, interalie kiel prezidanto de ILEI. Li estas membro de la Akademio de Esperanto.

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto