Ni kunvenos en Pirmasens ĉe la "birda ŝtuparo", rigardos kaj fotos tiun interesan vidindaĵon. Poste ni pasos iom da tempo en la apuda parko (Strecktalpark) kie ni ankaŭ tagmanĝos en la plenaera restoracio. Posttagmeze ni kunvenas en la Germana Ŝufaklernejo (Deutsche Schuhfachschule). Tie estas okazo rigardi la atelierojn de tiu ĉi unika lernejo.
Poste ni povas uzi la ekzistantan teknikon por aŭskulti prelegon kun fotoprezentado de Werner Faber pri "La koraloj en la Ruĝa Maro". Ni havos ankaŭ sufiĉe da tempo por komuna babilado, kafumado kaj kukmanĝado. Gastoj estas bonvenaj! - Bonvole anoncu vin antaŭe!