"Malbona io estas en Danujo." La reĝo mortis. La nova reĝo, frato de la mortinto, tro rapide edziĝis al ties edzino. Fantomo hantas la palacon. Ĉu ion faros la (eks-)reĝido?
Legu kun ni la plej faman verkon de la angla literaturo en la klasika traduko de L. L. Zamenhof! Se vi volas havi rolon, sciigu la organizanton retpoŝte ĉe silviocurtis@yahoo.com almenaŭ ses horojn antaŭ la kunveno. (Nepetintoj bonvenas en la Zoom-ĉambro, sed eble ne havos ion por legi.)
La teksto estas trovebla ĉe pluraj retejoj. Jen ligilo al ĝi ĉe Vikifontaro: https://eo.wikisource.org/wiki/Hamleto
Ĉi-semajna legaĵo: Akto 1
Zoom-ligilo*: https://us02web.zoom.us/j/85379234213?pwd=SXBEV2RGanFRR1RBSHBaWFBWcWhiQT09
*Dankinde liverita de Esperantic Studies Foundation