🖥 Reta Novjaro
NULIGITA Provo, ne vera kunveno
15:00 - 15:01 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Reta plurtaga renkontiĝo antaŭ kaj post novjaro

InternaciaAlia

Ni pasigu BELAN, POZITIVAN kaj INTERESAN tempon kune!
Pluraj programeroj estas jam planitaj, aliaj novaj bonvenaj

Se vi havas proponon por la programo volonte skribu al ni!!!


La programo estos senpaga, sed ni petas MONDONACON por la subteno de LA GEORFOJ EN KONGOLANDO de la Asocio Nova Familio.


Ĝenerale, la programo okazos inter 14:00-18:00 kaj inter 20:00-23:00 (Berlina tempo).

Jen la provizora programo (detaloj sekvos):

27dec
  • koncerto kun intervjuo de Xavier Rodon (de la grupo Kaj Tiel Plu) [19:00-21:00]
  • bruligo de malbonaĵoj de 2020 [21:00-2200]

28dec
  • Filmo-montrado

29dec

30dec
  • kanto-parado: voĉdonu por la kanto de la tago! kun Heinz (30a de decembro, 19:00-21:00 Berlina tempo; pli da informoj sub https://eventaservo.org/e/c2e87f )

31dec
  • vegana defio : (ne)komuna preparado de veganaj frandaĵoj por la silvestra bufedo
  • Londona horo
  • Antverpena horo

1jan-3jan
  • ekskurso al JES

3jan
  • Ĉe Lumo de Lignofajro [20:00-21:00]

Ĉiutage
  • vespera trinkejo
  • vespera gufujo
  • diskoteko
  • prezento de la Asocio Nova Familio kaj ĝiaj georfoj, Kongolando, je kies benefico okazas la Reta Novjaro

===================
Ankoraŭ sen dato
  • Prelego de Veronika Poór, 
  • Prelego de Raoni Vazarlavisto
  • Prelego de Marisol Soriano
  • Prelego de Klára Ertl?

  • Ĉu ni povas vivi sen produkti pli da plasta rubaĵo?
    • JES, sub certaj kondiĉoj. - Interŝanĝo, receptoj, eble kunfarado de alternativaj produktoj
  • Interkultura interŝanĝo inter ni: Respondu tri demandojn pri tri diversaj aŭ la sama landoj: 
    • Kio tie pleje surprizigis vin? 
    • Kio tie pleje ŝokis vin? 
    • Kion vi ŝatus de tie en via lando?
  • vegana rondo: interŝanĝo, informoj, diskuto
  • prezento de la virtualaj protestoj de la Vendredoj Por Estonteco (Paula Weil)
  • prezento de libroj / verkoj (diversaj aŭtoroj)
  • kvizoj (Klaas, Vitali, ...)
  • divenoludo: Rigardo el mia fenestro (Sendu al ni foton kun rigardo el via fenestro - kun iu malkaŝa indiketo - kaj ĉiuj devas diveni kies foto venas de kiu)
  • diversaj ludoj (Tabuo, desegnodiveno)
  • nigraj rakontoj kun Carolin
  • urbovizitoj
  • ŝercolegado
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

tomanjoarto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKlaas Dijkstra