Arta ateliero: simplaj floroj
13:00 - 15:00
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Leston Buell gvidos la atelieron. En ĉi tiu arta ateliero vi lernos fari belajn poŝtkartojn kun simplaj desegnoj de floroj sekvante trietapan metodon. Leston provizos ĉiujn materialojn, kaj ĉiu partoprenanto fine havos belan artaĵon!

Loka

LestonBuell gvidos la atelieron. En ĉi tiu arta ateliero vi lernos fari belajn poŝtkartojn kun simplaj desegnoj de floroj sekvante trietapan metodon. Unue, ni skizos diversformajn florojn kaj foliojn per grafita krajono, poste preparos finan desegnon per inka skribilo kaj finfine kolorigos la desegnon uzante akvofarbajn krajonojn. Tiuj krajonoj similas al la plej ĝenerale konataj koloraj krajonoj, sed ilia kerno konsistas el akvofarbo. Por aktivigi (solvi) tiujn farbojn, ni uzos skribilforman penikon, kiu enhavas propran akvujeton. Leston provizos ĉiujn materialojn, kaj ĉiu partoprenanto fine havos belan artaĵon!

Ni tre ĝojas ke ni povas denove kunveni en De Koopermoolen, respektante la preskribojn pri vakcina aŭ testa atestoj por restoracioj. Se vi sentas vin malsaneta, vi restu hejme.  Bonvolu antaŭe anonci vian venon (kaj eventuale kunmanĝadon) al Bert de Wit kun kopio al Peter Ebenau

Leston Buell leidt het atelier. In deze workshop leer je mooie kaarten te maken 
met eenvoudige tekeningen van bloemen via een driestappen-methode. Eerst schetsen we bloemen en bladeren in diverse vormen met een grafietpotlood, daarna bereiden we de definitieve tekening voor met een inktpen en tenslotte kleuren we de tekening met waterverfpotloden. Die potloden lijken op de algemeen bekende kleurpotloden, maar binnenin zit waterverf. Om die kleuren te activeren (op te lossen), gebruiken we een penvormig penseel, dat een eigen waterreservoir heeft. 
Leston zal zorgen voor alle materialen en iedere deelnemer heeft uiteindelijk een 
kant en klaar kunstwerk! 
Informoj

www.esperanto-nederland.nl
ajf.dewit(ĉe)ziggo.nl
Restoracio De Koopermoolen, Warmoesstraat 3-5, Amsterdamo (apud la centra stacidomo)

Partoprenontoj

0

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.

Administranto