Kunveno de Svisa Esperanto-Societo (SES) en Koiro, Grizono
Prelegoj, ĝenerala asembleo laŭstatuta sabate, promenadoj en kaj ĉirkaŭ la urbo CHUR, KOIRO

Loka

ATENTU!


Svisa Esperanto-Societo kunvenas en Koiro (en la germana Chur) sabate la 25-an kaj dimanche la 26-an de junio.

MODIFO DE LA PROGRAMO

La sabata tagmanĝo estis antaŭvidita ĉe membro de SES ; tio ne povas okazi. Do ni iros ĉiuj kune manĝi en la restoracio Manora, Bahnhofstr. 32 en Koiro.

La cetero de la programo restas senŝanĝa.

Aliĝis 16 personoj el la tuta lando kaj el eksterlando.

Anonco farita de la prezidanto de SES Mireille Grosjean

2022-06-24



Ĝenerala Kunveno de SES
En junio ni migros al Koiro, la ĉefurbo de la kantono Grizono, (Chur/Coire/Cuera) por dutaga evento kun la Ĝenerala Kunveno de SES. Nia kolego Luzius Juon kunlaboras surloke. Certa estas kontakto kun Lia Rumantscha por ekkoni la evoluon de la lingva situacio en tiu parto de Svislando. Mireille Grosjean prelegos sabate vespere pri « Komparo inter du planlingvoj, Rumantsch Grischun kaj Esperanto ». La dimanĉa programo evoluos laŭ la vetero: ĉu promenado en la malnova urbo, ĉu veturado al proksima monto.

Alveno de la trajno sabate en Koiro : 10 : 52

11 : 00 : Akcepto ĉe la LIA RUMANTSCHA. Prezento de la laboro de la Ligo por la romanĉa lingvo. Adreso : Obere Plessurstrasse 47.

15 : 00 : Ĝenerala Asembleo de SES  en la mezlernejo Plessurquai 63, ĉambro C111

18 : 30 : Vespermanĝo   Alterssiedlung Bodmer, Bodmerstrasse 32  (Bovaĵo brezita aŭ por vegetaranoj maizotranĉo, terpoma gratenaĵo kaj karotoj. Deserto : bruligita kremo.
 Prezo : 29.50)
20 : 00 : Mireille Grosjean prelegas pri «Komparo inter du planlingvoj : Esperanto kaj Rumantsch Grischun».  Alterssiedlung Bodmer, Bodmerstrasse 32.

Ni arde esperas, ke vi povos veni kaj ke vi tuj aliĝos per retmesaĝo al la prezidanto (mirejo.mireille@gmail.com) aŭ telefonante al 079 69 709 66. Bv skribi, aŭ diri, ĉu vi manĝas viandaĵon jes aŭ ne, kaj ĉu vi aliĝas al la tagmanĝo sabate / al la vespermanĝo sabate.



Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉