Permakulturo : kion ĝi celas ? kiel ĝi funkcias ? ĉu estas utopio, aŭ tuja bezono ?
Loka
20 Majo 2022 : Permakulturo. Kio estas "permanenta" aŭ "daŭri-pova" ter-kulturo ? Kiel kultivi legomojn kaj fruktojn por ke ili daŭre kresku sen eluzi sian grundon, nature, senpolucie, "biologie" ? Permakulturo estas moderna nomo de "ter-ekonomio" kaj "agro-ekologio" kaj "agroforstumado", por "memsufiĉa ekosistemo". Ties ĉefajn principojn jam de jarcentoj konis kulturistoj, sed ilin la eks-moderna "produktivisma sistemo" forgesigis. Ĉu la hodiaŭa permakulturo similas kiel la pens-maniero de 1970-aj "aŭtonomistoj" kaj anoj pro memfarado kiuj siamaniere "retroiris al la kampoj" ? Ĉu permakulturo estas utopio, aŭ tuja bezono ? ...
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.