Organiza teamo de MAK-2020 plezure informas, ke la unua Mez-Azia Kunveno, kiu celas reaktivigon de regiona E-movado, okazos ekde la 1a ĝis la 5a de majo 2020 en Taĝikio, ĝia ĉefurbo Duŝanbeo, kun posta 3-taga ekskurso al Samarkando, antikva uzbekia urbo.
Oni antaŭvidas multajn interesajn, atentokaptajn programerojn: klerigajn kaj artajn.
Partopreni la MAK-on estas invitataj geesperantistoj el la landoj de Mezazio, aliaj aziaj regionoj kaj diversaj partoj de la mondo. La aliĝado estas jam malfermita. Bonvenon !