Teo, amo, mondo kaj floraj ludoj
09:30 - 11:30 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
La Muzeo de Ĉina Arto kaj Etnografio aranĝas la 8-an de februaro programon dediĉitan al teo, ĝardenoj, floroj kaj Esperanto.

Kunveno/Evento

Por teamantoj: teo, amo, mondo kaj floraj ludoj
La Muzeo de Ĉina Arto kaj Etnografio aranĝas la 8-an de februaro programon dediĉitan al teo, ĝardenoj, floroj kaj Esperanto.
Profesoro Maria Augusta Favali enkondukas nin en la historion de ĝardenoj per la raporto "De la Edena Ĝardeno ĝis la Zen-Ĝardeno".
La tago daŭras kun la kontribuo de la Prout Instituto pri kiel plibeligi kaj novigi ĝardenon per geodezia kupolo (konstruo, efektivigo, ktp.)
Spiritajn kaj poeziajn aspektojn enkondukas Caterina Parca per poemoj en la itala kaj Esperanto dediĉitaj al floroj. Floroj ĉiam estos la temo de gvidado al la kono de heraldiko kaj ĉina kulturo per la kontribuo de la Yunnan Normala Universitato, kiu ebligas al ni alproksimiĝi al ĝia riĉa kulturo kun la filmo "La Teo de la Lahu-edzoj". Max Garcia kun MA-GA Filmoj tiam mergas nin siamaniere en la mondon de floroj kaj moderna arto de la Mezlando.
La tago finiĝas per tepaŭzo kun gustumado de ĉinaj kaj japanaj dolĉaĵoj, teoj el la tuta mondo kaj ekskurso pri influo de ĉinaj ĝardenoj sur la "anglaj romantikaj ĝardenoj".
Partopreno estas senpaga
c/o Muzeo de Ĉina Arto kaj Etnografio, viale San Martino 8. Parmo (https://www.google.com/maps/search/viale+San+Martino+8.+Parma?entry=gmail&source=g), la 8-an de februaro 2025, 9.30 h.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.it
fei(ĉe)esperanto.it
viale San Martino 8

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureDebora Rossetti