Se Vi volas dediĉi iom da tempo dum 15 tagoj por legi esperantajn librojn, samtempe batalante kun diversaj vivaj okazaĵoj kiuj detenas vin de la legado, tiam Esperanto-Sumoo estas por vi. Rekompence kaj nerimarkeble vi konstatos, ke viaj lingvoscioj pliboniĝis.
En la aranĝo lastfoje partoprenis 345 personoj el 34 landoj kaj partoprenantoj tralegis ĉirkaŭ 20 000 paĝoj.
Aliĝojn la organizantoj akceptas ĝis la antaŭa tago de komenco. Ĉiuj informoj estas sur la ttt-paĝoj www.esperanto-sumoo.pl/regularo.html
Se vi jam decidis partopreni, sciu, ke la plej proksima 65-a Esperanto-Sumoo komenciĝos la 13-an de septembro 2020 kaj daŭros ĝis la 27-a de septembro 2020.