Ĉiumonate okazas
Brazila Muzikumado, kune organizita de Brazila Muziko kaj de Brazila Esperanto-Ligo.
Ĝi estas momento por babilado en agrabla neformala etoso, dum oni kantas kaj aŭdas brazilan muzikon, kaj tradukitan kaj originale verkitan en Esperanto.
Esperantistoj el la tuta mondo estas bonvenaj! Venu aŭdi kaj babili!
Kaj ne nur por aŭdi: se vi volas kanti/ludi iun ajn brazilan muzikon (troveblas ĉ. 1400 en la retejo), sin anoncu per nia retpoŝtadreso (kontakto@brazilamuziko.com), kaj venu!
La renkontiĝo okazas per Zoom. En la ĝusta horo, simple aliru la ligilon
brazilamuziko.com/muzikumadoSe Zoom petos, jen:
Kunvena identigilo: 899 6064 0398
Paskodo: 694818
Videoj:
youtube.com/@BrazilaMuzikoKlubo:
brazilamuziko.com/klubo