D-ro SO, Gilsu parolos pri siaj pli ol ses jardekoj en Esperantujo, dum la 30a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo. D-ro So parolos lundon, la 6an de aprilo, 2026, je la 15:00 UTC (do, je la horo de Parizo kaj Romo: 17:00). Post lia parolado, ĉeestantoj estos invititaj starigi al D-ro So demandojn kaj kunhavigi anekdotojn kaj rakontojn pri li.
2026 Kalendaro:
La 5a de januaro: Gian Carlo Fighiera
La 2a de februaro:
Norma
Cescotti
La 2a marto: Ursula Grattapaglia
La 6a de aprilo: D-ro SO, Gilsu
La 4a de majo: Ursula Grattapaglia
Junio: ?
Julio: ?
Aŭgusto: ?
Septembro: ?
Oktobro: ?
Novembro: ?
Decembro: ?
**********
Ni lanĉas la novajn retkunvenojn de VEK kun paroladoj, ĉiumonate, de eminentaj Esperantistoj kun 50, 60, 70 jaroj da sperto en Esperantujo.
El kio la nova VEK-formato konsistos? Anstataŭ ĝenerala priparolado, sen aŭ kun temo, estos la vico de individuaj veteranoj mem, kiuj prezentos, priparolos, eĉ prelegos pri si kaj pri sia tuta Esperanta vivo.
Imagu: unu el niaj karaj veteranoj povos paroli pri sia tuta Esperanta mikrokosmo de siaj verda lando. La komenco, la mezo, la nuno. La motivoj, la bariloj. La ĝojo, la malfacilaj momentoj.
Finvenke, raŭmisme. Parole, skribe, revue, klube, kongrese, pasportserve, kabee kaj restariĝe, amike kaj eĉ ame.
Kaj daŭra, aŭdebla monumento por venontaj generacioj.
Amike, Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com
***
Venu ĉi tie al la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/81515004796 Nur se demandite: Kunven- identigilo: 815 1500 4796 Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.
Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com