🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Monata Kunveno, Babilado de Veteranoj de Esperanto

Internacia

La 13a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 2an de decembro, je la 15:00 UTC (Parizo-horo: 16:00).  Ĝi daŭros maksimume 60 minutojn.  Retligon, sube

Ĉi monate ni priparolos la esperanto-plenajn vivojn de du elstaraj Esperantistoj: Claude Gacond el Svisio, kaj István Nemere el Hungario, ambaŭ el kiuj bedaŭrinde forpasis en la nuna monato novembro, 2024.  Kelkaj el vi konis ilin persone, kunlaboris kun ili, parolis kun ili, korespondis kun ili, kaj ni speciale invitas vin kundividi vian sperton tiurilate hodiaŭ.

***

Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.

Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC).  Kunvenoj registriĝas.

Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:

https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto