🖥 Pri vivo kaj verko de Eli Urbanová – Petr Chrdle
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Atentu! La prelego escepte okazos jam marde. (Ĝi estis ŝovita unu tagon pli frue, ol estis antaŭ planite).

Eli Urbanová sendube apartenas al la plej famaj Esperanto-poetoj. Tamen, pleje ŝi famiĝis per sia aŭtobiografia romano Hetajro dancas. En la jaro 2022 pasis 100 jaroj de ŝia naskiĝo kaj 10 jaroj de ŝia forpaso. Dum la prezentaĵo estos montrita kaj ŝia privata vivo, kaj ŝiaj verkoj kaj verko-evoluo. Fine oni prezentos la pasinjare eldonitan omaĝlibron Honore al Eli Urbanová.

Prelegonto: Petr Chrdle
La prelego estos registrata.

La renkontiĝo okazis rete per Skajpo. Komenco je 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+1). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

Pri vivo kaj verko de Eli Urbanová – Petr Chrdle

Eli Urbanová sendube apartenas al la plej famaj Esperanto-poetoj. Tamen, pleje ŝi famiĝis per sia aŭtobiografia romano Hetajro dancas. En la jaro 2022 pasis 100 jaroj de ŝia naskiĝo kaj 10 jaroj de ŝia forpaso. Dum la prezentaĵo estos montrita kaj ŝia privata vivo, kaj ŝiaj verkoj kaj verko-evoluo. Fine oni prezentos la pasinjare eldonitan omaĝlibron Honore al Eli Urbanová.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉