Renkontiĝo en Parizo, Sabate, ĉe SAT-Amikaro, inter 14h kaj 17h
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Librovendejo estas ankaŭ renkontejo !

Loka

Zam kaj Dzeka informas :

Eblas renkontiĝi en Parizo, Sabate, ĉe SAT-Amikaro, inter 14h kaj 17h.

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB





Ni bedaŭras la nuntempan mankon de vivo en la sidejo de SAT-Amikaro, mankas al ni la kara etoso de parolrondoj, de kursoj, mankas vizitantoj el plej diversaj landoj. 

Kvankam pro viruso KV19 la nuna leĝo malpermesas kulturajn rendevuojn, malpermesas amikecajn man-al-manojn kaj kisojn, tamen rimarku ke aĉetantoj en vendejo ne malrajtas interparoli, se ili renkontiĝas pro hazardo, senrendevue !

Sciante ĉi-tion, eniru la SAT-Amikarejon (la aŭtomata pordo estas riparita), zorge lavu viajn manojn kaj vestu la buŝmaskon, mienu interesiĝi pri la novaj libroj (PIV-2020, Veganismo, Rajto je pigro, k.a.), kaj efike rekonstruu la mondon : libere interparolu, amike babiladu kun samideanoj !

Ne restu en la izolo de interreto ! Ne lasu nin en soleco ĉi-tie !

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB













Kore,

Zam & Dzeka, la senmaskuloj kaj sengantuloj

************************************

Pri kio temi ? :
Evidente, pritemi pri : kiel reaktivigi la Pariz-regionan Grupon de SAT-Amikaro, humure renomita "PariGo" (slanga vorto, t.s.: pariz/-ano/-aĉulo).
Nia ĉefa ideo estas kunlabori kun ne-Esperantistaj asocioj en la proksimejo, asocioj kies celoj iel parencas kun Esperantismo.
Tiel agante, asociiĝante al ne-Esperantistaj societoj por kunlabori al iliaj humanismaj projektoj, ni esperas : 1) lukti interasocie kontraŭ la ĝenerala (kaj morala, kaj ekonomia) krizo kiu ekaperas, 2) konigi kaj ŝatigi la specifan pensmanieron de la Esperantistoj, se ne tuj lernigi la internacian lingvon.
Resume : tiu vidpunkto estas "komingaŭta", la E-istoj kunlaboru kun aliaj idealistoj (ne de foraj partoj de la mondo), kaj ni ne vane propagandu kaj atendu ke ili alvenu sub nian verdan stelon !

Ekzemplo :
Iom proksime de la sidejo de Satam funkcias kooperativa vendejo, t.e. superbazaro, kies klientoj estas : kaj "kliento", kaj "kasisto", kaj "staplisto", kaj "akciulo", se tiel klarigi... 
Tiaj iniciatoj nuntempe multiĝas, ili estas pli-malpli potencaj, de loka komerceto de legomoj biologiaj ĝis vasta moderna superbazaro (jes-ja!), ili aĉetas/vendas laŭ etika maniero.
Ĉiu el tiuj malordinaraj komercejoj estas individuara reago kontraŭ la mondskala ekspluatado de grundoj/bestoj/homoj. 
Bone ! des pli ke Esperantistoj aktivas en ĉio-tio, ke ili povus kunlabori por organizi internacian reton por justa komerco... 
Ĉu tiaj projektoj interesas vin ? Zam kaj Dzeka jam respondis "JES !"



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto