Verda Kafo estas loka ĉiumonata Esperanta rendevuo el la urbo Porto-Alegro (Brazilo), kiu kutime efektiviĝas en la lasta sabato de la monato. Ĝi estis kreita en Aŭgusto 1978 kaj de tiam okazadas seninterrompe!
Tamen, pro la koronvirusa pandemio ni ne povas fizike renkontiĝi kadre de nia tre tradicia aranĝo. Aliflanke eblas babili per la interreto kaj krome akcepti internaciajn samideanojn!