🖥 (FR- Lyon) Lunda amikeca babilrondo por ĉiuj samideanoj per JITSI
18:30 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Almenaŭ unu fojon semajne ni praktikas nian internacian lingvon. Ĉiu povas proponi siajn temon, ludon, demandojn ktp.

Internacia

Por la hodiaŭa renkontiĝo, nia samideano  Pjero el St Etienne (urbo apud Lyon), proponas debati pri la vakcino kontraŭ la korona viruso. Li starigis etan dialogon, kiu enhavas preskaŭ ĉiujn opiniojn / onidirojn pri tiu temo.
Mi invitas vin legi ĝin antaŭ partopreni en nia venonta kultura renkontiĝo per JITSI, kaj pripensi, kion vi mem povos diri pri tio.
Kiu ne povos partopreni rete, tiu povas sendi skriban komenton, kiun mi mem povos legi dum la kunveno.
Bonvolu skribi al nia retadreso esperantoliono@gmail.com por peti la retligon kaj ankaŭ proponi iun temon por la sekvontaj semajnoj.

14A Ĉu vi volonte vakcinigos vin.pdf 72,5 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperantolyon.org/
esperantoliono(ĉe)gmail.com

Administranto