Recitado de Esperantaj poemoj
Por festi la 133 jarojn de Esperanto

Loka

Por festi la 133 jarojn de Esperanto Liaoning Internacia Ekonomia kaj Kultura Klubo okazigos Recitadon de Esperantaj Poemoj en la 26-a de julio en Shenyang, ĉefurbo de la provinco Liaoning, Ĉinio.

Tiu ĉi okazo estos la unua vid-al-vida aktiveco de Esperanto post efika prevento kaj rego de la epidemio de la nova kronvirusa pneŭmonio en la provinco, ankaŭ la unua speciala aranĝo por la Esperantaj poemoj en Ĉinio. Esperantistoj recitos la originalajn verkojn, anoncistoj el la lokaj radioj kaj televidoj, kaj deklamistoj voĉlegos la ĉinajn versiojn.

Post la aktivado oni kune ĝuos grandan kukon aparte preparotan por la 133-jariĝo de Esperanto.

Sendu al ni antaŭ la 10-a de julio se vi deziras kontribui viajn verkojn al la recitado.
Sendu al ni antaŭ la 15-a de julio se vi deziras esprimi gratulon al la reciatado.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ghemelurboj(ĉe)sina.cn

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureWu Guojiang