La ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo daŭrigas sian retan turneon. Kiel duan etapon ni elektis la ĉefurbon de Sud-Koreio, Seulo.
Tiuokaze ni parolos pri niaj ŝatokupoj. Kion vi faras dum via libera tempo ? Ĉu vi ŝatas legi, promeni, sporti ? Ĉu vi havas maloftan ŝatokupon ? Venu kaj dividu kun ni viajn ŝatokupojn kaj pasiojn en amika etoso.
Tiu evento okazos per Zoom, klaku tiun ligilon :
https://us02web.zoom.us/j/89669672185?pwd=Nms2akNsMnJUZUFrN3pQQit6dGNDZz09
ID riunione: 896 6967 2185
Passcode: 720085
La babilrondo okazos sabaton la 2an de oktobro je la 14a laŭ Roma kaj Pariza horo, je la 21a laŭ Seula horo.
Ĉiuj estas bonvenaj por interŝanĝi en agrabla kaj amika etoso kun amikoj el Romo, Parizo kaj Seulo