Querétaro invitas vin al Zamenhof-posada!
19:00 - 22:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Tradicia renkontiĝo de la klubo Esperétaro por festi la Z-tagon!

Loka

Jam tradicie Esperétaro organizas renkontiĝon por festi la datrevenon de Zamenhof kaj ĉi-jare tio ne estos malsimile.
Venu al la domo de Sergio en sabato, la 14an de decembro je la 19a horo. La adreso estas:
Santa Catalina #715, 
Santa Mónica 2da. Sección
Querétaro.
Se vi planas partopreni, endas antaŭe telefoni aŭ sendi mesaĝon al 4423525330 por kunakordi pri tio, kion vi kunportos por kune vespermanĝi. Aliteme dezirindas kostumiĝi kiel la kreinto de Esperanto. La plej bone kostumita ricevos senpagan aliĝon al Meksika Esperanto Federacio por la jaro 2020 kaj interesan E-libron.  
Ĉu duboj? Skribu aŭ sendu mesaĝon al la supra menciita poŝtelefono.
Ni atendas vin por kune mojosiĝi!!
Organizas: Anoj de la klubo Esperétaro.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

queretaro(ĉe)esperanto-mexico.org
Santa Catarina 715, Santa Mónica 2a sección

Interesiĝintoj

Administranto