Bunta Esperanta Tago
09:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de Esperantistoj el Loreno, Belgio, Germanio kaj Luksemburgio por praktiki Esperanton

InternaciaLokaKursoAlia

Programo :
- 09a15 akceptado de la partoprenantoj en kunvenĉambro 18, 2a etaĝo.
- 09a30 ĝis 12a00 : kursoj por komencantoj (Antonio Quijada) kaj por progresantoj (Jean-Luc Thibias) 
- 12a00 ĝis 13a30 : Komuna tagmanĝo surloke
- de la 13a30 ghis la 16a30 : Diversaj prelegetoj kaj prezentoj
- Bestoj : melo, marteso kaj mustelidoj, Daniel Raoult (30 mm)
- Torino, ne nur kongresurbo, Brian Moon (60 mm)
- Venontaj aranĝoj, Marteno Thorenz (30 mm) 
- Ne utilaj konstruaĵoj en Francio, Jean-Luc Thibias (60 mm). 

- Libroservo : ĉefe kurslibroj, vortaroj, infanlibroj kaj bildstrioj + kelkaj aliaj diversaj libroj .
 
Komuna tagmanĝo okazos surloke, ĉiu partoprenanto estos invitita kunporti eron de la manĝo kaj trinkaĵoj. Post la manĝo ĉiuj purigos la ĉambrojn, la manĝilarojn kaj telerojn kiuj estas en la kuirejo. Troan manĝaĵon la partoprenantoj reportos hejmen.
Kasisto ne deĵoros por postuli aliĝkotizon kaj manĝkostojn,
Por tiu staĝeto, ni ĉefe celas samideanojn loĝantajn je ne tro longa distanco (malpli ol 100km). Sed kompreneble, ĉiuj estos kore bonvenaj ! 


Por rekonktakti vin pri interŝanĝo da manĝo kaj plifaciligi la organizadon bonvolu plenigi la aliĝilon : 
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------ 
Nomo : 
Persona nomo : 
Kurso por komencantoj : 
Kurso por progresantoj : 
Mi povas kontribui al la programo per :
Prelego (temo) :
Debato / diskutrondo (temo) :
Alitipa programero (temo) : 

Retadreso : 
Kion manĝaĵon kaj trinkaĵon vi kunportos : 


Bonvolu sendi la aliĝilon al : 
Telegramo, Vatĉapo, SMS kaj voĉmesaĝo : +33 (0)6 60 72 50 11 


Retejo : https://eventaservo.org/e/9929b1

Malsupre estas la domo Raymond Queneau kie ni kunvenas.

Transporto:
Grava stacidomo de Thionville 2,5 km piede kaj buse.
Bushaltejo "Gassion" sur la linioj N° 49 "Fluo" Thionville-Hagondange-Metz, N° S02 "Citéline" Thionville (Bel-Air) - Thionville (Gassion) tra urbocentro kaj N° 60 "Citéline" Thionville (Bel-Air) - Florange - Uckange - Guénange.
Biciklo: preterpasas la lokon laŭ la rivero Mozelo la bicikla vojeto Metz - Treviro - Koblenco 
Dosieroj