Diveni, prognozi, antaŭscii, aŭguri la estonton, estas bezono homa, kiu estas praktikata pli-malpli racie/magie. Astrologio situas inter pura scienco (astronomio) kaj fantasmoj, kaj ankaŭ literaturo kaj tradiciaj rakontoj. Pluraj zodiakaj sistemoj ekzistas ; ili en la ĉielojn de la mondo respegulas ties homajn rigardojn... Ni levu la kapon... por rigardi la asteroidon "Esperanto" :
bildo.png97,7 kB
[Ĉeestis 6 kolegoj. Elizabet klarigis sufiĉe detale la aferon, por ke ĝi aspektu malpli stulta/simpla ol multaj opinias. Ekzemple, ŝi klarigis ke eblas kredi je influo relativa de la denaska ĉielo, sen tamen kredi je ĉiutagaj horoskopoj de horoskopistoj.]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.