17 Februaro 2023 : "Esperanto-kulturo". Ĉu ĝi reale ekzistas ? Ĉu ĝi (mal)similas kiel la Franca kulturo ? Kiuj estas la plej gravaj verkistoj / artistoj / saĝuloj ?... kaj tiuj, de vi plej (mal)ŝatataj ? Ĉu vi apogas la E-kulturon ? Kiel vigligi kaj diskonigi ĝin ? Ĉu Kulturo estas specife ligita kun la lingvo mem ? ...
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !