Renkontiĝo en CDMX okaze de la Esperanto-Tago
17:00 - 21:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Jam someras kaj ĉi-semajne estos la Esperanto-Tago, do ni festu ĝin kune!

Loka

Jam someras kaj ĉi-semajne estos la Esperanto-Tago, do ni festu ĝin kune! Ni renkontiĝu persone kaj babilu kun novaj kaj malnovaj amikoj.

Kiam? vendrede, la 29an de julio, je la 17a horo.
Kie? En la Esperanta domo, kiu troviĝas proksime de la metrostacio San Pedro de Los Pinos.
Kial? Por festi kune la Esperanto-tagon, profiti la ŝancon praktiki la lingvon kaj pasigi agrablan tempon kune. Ni ankaŭ celas tiam plani venontan rekontiĝon por partopreni aktive en Paralela Universo 2022 (iru al https://paralelauniverso.com se vi ne konas pri kio tio temas), do, pensu pri via plej ŝatata ideo!

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni, komencantoj, niaj karaj gelernantoj, spertuloj pri la lingvo, ktp. Indas mencii ke la renkontiĝon partoprenos prezidantino de MEF, Mallely Martínez, kaj eĉ eksterlandanoj: Doniben Jiménez, prezidanto de la Kolombia Esperanto Ligo kaj kanadano Andy Blair.
Kion kunporti? Bonan humoron kaj, se vi tion ŝatas, tablo-ludojn.
Nepras konfirmi ĉeeston, skribu al 5537842401 por tion fari kaj ricevi la ekzaktan adreson kaj se estas demandoj aŭ duboj sendu WhatsApp-mesaĝon al indikita poŝtelefona numero.
Ni volas koni aŭ revidi vin, do ĝis tiam!
* Organizas: MEF. Bildo: Gabriel Zúñiga.

833A7F4A-D9D4-46BC-B018-F42FA30E48BF.jpeg 98,9 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉