Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
23 Februaro : Socialaj klasoj.

Loka

23 Februaro 2024 : Socialaj klasoj.
Ĉu sociala klaso efikas kiel raso, nacieco, religio ?
Ĉu tio estas materia aŭ kultura situacio ?
Ĉu klasoj/kastoj ekzistis en prahistorio ? ĉu ili devenas de Ŝtato ?
Ĉu la vorto "klasbatalo" (mis)utilas en komunisma propagando, ĉe sennaciistoj ?
Ĉu klasoj ekzistas sendepende de (mal)elitoj ? ĉu ekzistas klasoj enviindaj ?
Kio estas "transklasismo" ? ĉu vi konas iun kiu ŝanĝis/eksiĝis de klaso ? ĉu facile ? sukcese ?
Ĉu Esperantujo estas el aparta klaso/raso de homoj ?

[6 ĉeestintoj ; interalie, ni rigardis interesajn mapojn de francaj urboj kun ilia ĉirkaŭaĵo : Parizo, Liono, Grenoblo, Marseijlo, Bordozo, kie fajne videblas la dispartigo/ariĝo de socialaj klasoj.]

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto