Kurso por progresantoj
17:30 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ĉiusemajna kurso por progresantoj

LokaKurso

1. Parolu ni.

Kiel kutime, la volontuloj rakontos kion novan ili spertis ĉi-semajne.

2. Ludu ni.

Certe vi jam aŭdis pri Andreo Cseh. Li estis tiu hungara instruisto kiu, en la 1920-aj jaroj, elpensis la rektan metodon - tiun kiun Claude kaj Simon uzas por instrui al sia(j) lernanto(j). Tiel instruante, la profesoro devas nepre nur uzi Esperanton por interparoli kun la studentoj dum la lecionoj [ne kiel ni, oftaj krokodiloj].
Kiam necesis klarigi la sencon de nova vorto, faris do tion Cseh esperante.
Kelkaj el liaj atentemaj lernantoj skrupule notis la difininojn, foje enigmajn, de la majstro kaj poste kunigis ilin en humurplenan vortaron eldonita en 1930.
En nia biblioteko mi trovis ĝin.
Ege amuzaj estas kelkaj difinoj kiuj postulas ke la leganto estu sufiĉe imagema kaj ridema.
Do, ni ludos...
Kiu estos la unua el la du teamoj, kiu sukcesos rilatigi la strangajn difinojn amuzajn kun la difinitajn vortojn? Kiu estos la unua el la du teamoj, kiu sukcesos kompletigi siajn ludkartojn?

3. Kantu ni.

Poste, ni kantos Trinkkanzono-n (Temas pri la traduko de la kanzono de Tri Yann "Chanson à boire", verkita komence de la 17-a jarcento, fare de Babriel Bataille)/


4. (Mal)plenigu ni la glaso(j)n !

En la kanzono oni petas, ke la glasoj estu plenigitaj. Do... estos ni obeemaj, fine de la kunevo.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.herouville.14200(ĉe)gmail.com
Maison des Association - 10 18 Le Grand Parc

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureHérouville-Espéranto