🖥 [PH - Enrete] Ludante, Amuziĝante: Esperanto-Tago 2020
11:00 - 17:00
Azio/Manilo
Elekti horzonon
Ĉiujara festo de UP Esperas pri Esperanto-Tago

InternaciaLoka

Ludante, Amuziĝante


arcade5.png 398 kB
Pri kiu la 26a de julio memorigas vin? Laŭ ni ĉe UP Esperas, ĝi memorigas nin pri nia tago de fondiĝo kiel societo. Ankaŭ tiun tagon en 1887, L.L. Zamenhof enkondukis la internacian lingvon Esperanto al la mondo.

Tiun ĉi jaron, ni festu la tagon unike. Ludoj havas fortojn teni nin kune malgraŭ la baroj kaj limoj. Do, eniru tien ĉi ĉar ni festas ambaŭ Esperanto-Tagon kaj la 2an datrevenon de fondiĝo de UP Esperanto-Societo.

UP Esperanto-Societo prezentas Ludante, Amuziĝante - du tagoj de ludoj kaj amuzoj. Tiun ĉi jaron, ni portas nian du-ene-de-unu evento rete - kaj ni profitos tion per elsendi iun de la programeroj aktuale.


Plej Foje Demanditaj Demandoj


Pri kiuj estas la eventoj?
Tiu ĉi listo en Eventa Servo temas pri la ĉiujara festo de Esperanto-Tago okazigita de UP Esperanto-Societo. Sed ni ankaŭ havas alian eventon, kiu temas pri la datreveno de la fondiĝo de UP Esperas.

Kiu povas ĉeesti?
La Esperanto-Tago mem estas malfermita por filipinanaj Esperantistoj, sed aliaj homoj estas bonvenaj. Ankaŭ, atentu ke la datreveno estos kondukita ne en Esperanto. Tial, oni scipovendas paroli la anglan aŭ la tagalogan por partopreni tiam.

Kiam ili okazos?
Jen la detaloj kiam la du eventoj okazos. Bonvolu atenti ke la horzono estas la filipina (kaj ankaŭ la ĉina, singapura, ktp).

2a Datreveno: la 25a de julio 2020, 1300h - 1800h +0800
Esperanto-Tago 2020: la 26a de julio 2020, 1100h - 1700h +0800

Kie ili okazos?
Pro la tutmonda pandemia krizo, la eventoj okazos tute enrete. Tial, vi povas ĉeesti ĝin ie ajn. Ni bezonas de vi nur vian Discord-konton.

Ĉu la evento estas senpaga?
Jes, vere.

Kiel oni povas aliĝi?
Bonvolu aliĝi per plenumi la jenajn aliĝilojn.

Filipinanoj: https://forms.gle/rRfXsmojntZkSrcE7
Nefilipinanoj: https://forms.gle/CaJA4zvn4HmRcTkN8

Ĉu vi havas programtabulon?
Jes. Bonvolu iri al la aliĝilo kaj vi povas vidi la ligilon al la programtabulo.

Lastaj Vortoj


Ĉu vi pretas ludi? Aliĝu nun kaj ni promesos ke vi amuziĝos kun ni!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/UPEsperas/photos...
saluton(ĉe)up-esperas.org

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureCarl D.