La Verda Stelo invitas al sia programo: inter la 14a kaj 18a horoj ni malfermas la pordojn de Lange Beeldekensstraat 169 en Antverpeno por ĉiuj interesatoj.
La 12an de februaro, dum nia "Dimanĉo, Dumtage" -kunveno (sen Zoom!) ni bonvenigos Margaret Zaleski-Zamenhof por prelego, denove en nia sidejo. Ni ankaŭ organizos nian jarkunsidon tiam. Du kialoj por amase veni!
*** Ne estos Zoom, nur surloke. ***
- la libroservo funkcios, kaj
- ĉe la bufedo vi trovos diversajn trinkaĵojn funkcios, kaj
- ..... ni denove servos patkukojn (libervola donaco).
Plej grave: dume vi havos multe da tempo por babili kun la homoj.
Amike,
Klaas