Unu el tiuj festivaloj okazos en Maine-et-Loire (Francio) kun la titolo "Ni malrapidiĝu" kaj la moto : "Se malpli estus pli bona", kun riĉa programo : promenadoj, prelegetoj, bazaro, muziko, fotoekspozicio, spektakloj, jogo...
Bruno kaj Maryvonne Robineau prezentos sian sperton pri okjara mondvojaĝo pere de Esperanto. Ili havos budon dum du tagoj kaj prelegos pri la efikeco de la internacia lingvo.