La 6an de novembro William Auld fariĝus centjara. Esperanto-Asocio de Britio okazigos ceremonion memore al li en la Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li donacis sian kolekton da proksimume kvinmil Esperanto-libroj.
La ceremonio okazos posttagmeze la 6an de novembro, lia naskiĝtago, ĉe National Library of Scotland George IV Bridge, Edinburgh EH1 1EW. Eblos ankaŭ partopreni ĉiĉeronatan viziton de la biblioteko antaŭe, kaj sekvamatene vidi juvelojn en la librokolekto Auld.
- 14:15. Ĉiĉerondado en la biblioteko.
- 15:15. Trinkaĵoj
-
15:30. Ceremonio memore al William Auld
- 17:30. Trinkaĵoj, manĝetaĵoj
- Sekvamatene: Ekspozicio de la librokolekto Auld
En la ceremonio estos deklamataj diversaj Auldaĵoj: tiel povos kontribui vi!
Trajnstacio Waverley estas nelonge for de la biblioteko, kaj troviĝas hoteloj en la ĉirkaŭaĵo.
Estos helpe por nia planado scii, kiom da homoj partoprenos. Se vi intencas, bonvolu indiki
en tiu ĉi formularo, des pli, se plaĉos al vi deklami ion dum la ceremonio.
Fonto https://sezonoj.ru/2024/09/auld-3/