En Krakovo, okazos promenado kun legado aŭ ludado de fragmentoj de la teatraĵo, en Esperanto. La partoprenantoj faros ankaŭ traduk-ekzercon surbaze de fragmenteto de la teatraĵo, sub gvido de Maria Majerczak. Krome, okazos kunveno pri nia esp. agado.
Ni havos gastojn el Hispanio, du novajn geesperantistojn, kiuj legos kun ni. La aranĝon organizas la
Scienca Esperanto-Rondo de la Jagelona Universitato.
La teatraĵo kondamnas hipokritecon kaj falsemon. Ni trovas en ĝi komikecon kaj amaran ironion. Ĝia universala morala mesaĝo estas elemento de grava socia pripensado.
La verkon esperantigis Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza, kaj eldonis la Bjalistoka Esperanto-Societo kaj la Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko, kiuj ĉiujare prizorgas esperantan eldonon de la festata verko.
Loko:
la plej granda urba herbejo en Eŭropo, Błonia krakowskie, kaj la apuda Park Jordana, kun 55 bustoj de homoj meritaj en la historio de la lando. Poste, kafejo.
4 sept., 16:00, tramhaltejo Park Jordana