Ĉi-vespere la Vendredaj parolrondoj rekomenciĝas ĉe SAT-Amikaro
18:30 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Librovendejo estas ankaŭ renkontejo !

Loka

Zam kaj Dzeka informas :

Eblas interparoli en Parizo, ĉi-Vendrede ĉe SAT-Amikaro, inter 18h30 kaj 23h.

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 {0}





Ĉu mankis al vi la kara etoso de parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj ?  

Ek de hodiaŭ, rekomenciĝas la ciklo de niaj Vendredaj vesperaj parolrondoj.

Do, eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.

Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera, tamen, ni malpermesas temi pri KV19.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 {0}













Kore,

Zam & Dzeka


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto