🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 112: Nodo.

Internacia

image.png 504 kB


La arto nodi ludis tre signifan rolon en la homa vivo.
Estas multaj mitoj kaj legendoj asociitaj kun nodoj. Ili servis la homon ekde prahistorio, estante uzataj en la konstruado de pontoj kaj ŝipoj, en kirurgio, kaj ankaŭ en arto. Ekzemplo estas la belegaj nodoj Mizuhiki, per kiuj la japanoj ornamas kovertojn.
Hodiaŭ ni parolos pri malsamaj nodoj en la historio de la homaro kaj kreos eble la plej mirindan - la origamian nodon. Jen la modelo Umulius Rectangulum de Thoki Yenn instruota de Alain Delmotte.

18.02.2024, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 

La ret-renkontiĝo EsperOri okazas ĉiudimanĉe kun Zoom-subteno de IREA, je la 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte