🖥 Prelego de Prof. François Lo Jacomo en IrEK-9: "Ek al nova mondcivitaneco!"
13:00 - 14:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. François Lo Jacomo kun la temo "Ek al nova mondcivitaneco!"

Priskribo de la prelego: Mondcivitanoj ekzistas delonge kaj esperantistoj aktivas en tiu ĉi movado, sed la mondcivitaneco, kiun lanĉis Garry Davis en 1948, ne estas la sama kiel tiu, pri kiu interesiĝis Unesko en lastatempa forumo, kaj pro la pandemio ĝi fariĝis aktuala temo kaj povos ankoraŭ evolui. Komunikadon ne nur transkulturan indas plibonigi, ĉar eĉ inter samlingvuloj kaj samkulturuloj konfliktoj naskiĝas de malbona interkompreno: mondcivitaneco kaj Esperanto povos helpi al tiu ĉi plibonigo.

Pri la preleganto: Esperantisto ekde 1971, li nun okupas plurajn postenojn en la Esperanto-movado: prezidanto de Greziljono, sekretario de la Akademio de Esperanto, reprezentanto de UEA ĉe Unesko… Li kunorganizis kun Nathalie Kesler eventon okaze de la 70-jariĝo de mondcivitanoj. Franclingve: https://www.pangee.org/evenements1629938193416

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto