🖥 Kresktanta priesperanta literaturo en la kataluna: rekta videoelsendo
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Kataluna Esperanto-Asocio festos la zamenhofan tagon per rekta kaj reta elsendado en sia kanalo YouTube

InternaciaLokaAlia

Ĉi-jare ĉio tute alias. La tradician Zam-feston ĉiudecembran Kataluna Esperanto-Asocio festos per rekta kaj reta elsendado en sia kanalo YouTube.
 
Vendrede la 18an de decembro, je la 18a horo, unuhora rekta elsendaĵo prezentos la lastajn eldonaĵojn, inter kiu menciindas la dulingva libro 'Tombejo de Sinera / Cementiri de Sinera'. Tiu konata poemo de Salvador Espriu laŭ ties lastversia esperantigo de Gabriel Mora i Arana inaŭguras la libro-kolekton Jaume Grau Casas.
 
Kun la partopreno de:
 
  • Carles Vela: ĉefeldonisto de la kolekto Jaume Grau Casas
  • Xavier Margais: aŭtoro de 'Mallonga historio de esperantismo en la Kataluna Landaro'
  • Enric Larreula: aŭtoro de 'La promesita vivo'
  • Òscar Puig: prezidanto de la Kataluna Asocio de Esperanto
  • Xavier Alcalde prezentos la historian aktivulon Jaume Grau Casas
 
Gvidos kaj prezentos: Ferriol Macip (Farri)
Reĝisoros: Enric Pineda
 
La elsendo okazos ĉefe en la kataluna
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

youtube.esperanto.cat/
farri(ĉe)mac.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFerriol Macip Bonet