Malferma tago de SIEL
10:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Ljubljano
Elekti horzonon
Okaze de la Internacia tago de Esperanto Slovenia Esperanto-Ligo (SIEL) kaj Esperanto-Societo Ljubljana (ESL) invitas al kuniĝado en la klubejo. Je la 11-a horo komenciĝos la eksterordinara asembleo de SIEL.

Loka

Malferma tago de SIEL
 
Vendredon, la 26-an de julio 2024, okaze de la Tago de Esperanto, ni invitas vin kunveni en la sidejo de la Slovenia Esperanto-Ligo (SIEL) ĉe la strato Grablovičeva 28 en Ljubljano.
Ni estos je via dispono kun informoj kaj diversaj aranĝoj de la 10-a ĝis la 15-a horo.
Vi povos vidi la bibliotekon de Esperanta literaturo kaj la vendan ekspozicion de libroj.
Eblos gvidata vizito de la biblioteko kaj arkivo.
La junulara angulo proponos ludojn kaj enigmojn.
Kamiŝibaj-paperteatra prezentado.
Je la 11-a horo okazos la eksterordinara asembleo de SIEL.
Je la 12:30 horo prezento de la Esperanta subtitolado de la slovena filmo Ne atendu ĝis maj'.
Bufedo de nealkoholaĵoj.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj