🖥 Internacia Tago de la Portugala Lingvo - Reta Babilado
12:00 - 14:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kadre de la Internacia Tago de la Portugala Lingvo, la komisionoj pri Landa kaj Faka Agado kaj Egaleco invitas parolantojn kaj ŝatantojn de la portugala lingvo por reta babilado, interkona momento kaj amuziĝo!

Internacia

La invito ĉefe celas esperantistojn de landoj kie oficiala lingvo estas la portugala, nome: Brazilo, Portugalio, Angolo, Kaboverdo, Gvineo-Bisaŭo, Mozambiko, Sao-Tomeo kaj Principeo, Orienta Timoro kaj Ekvatora Gvineo. Ni celas kontakti novajn homojn, plifortigi la kunlaboradon inter tiuj landoj geografie apartaj sed riĉaj je kulturo kaj diverseco, por la disvastigo de Esperanto kaj starigo da komuna agado. 🇧🇷 🇵🇹 🇦🇴 🇨🇻 🇬🇼 🇲🇿 🇸🇹 🇹🇱 🇬🇶

La sesio estos en Esperanto sed ne timu se vi estas komencanto: ĉiuj estos bonvenaj! Ĝi okazos la 7-an de Majo je la 12:00 UTC. 🧑‍💻

🔗 La ligilo al la reta kunsidĉambro: http://meet.google.com/hek-diey-afi
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉