Ni elektis la mallongan farson «Provludo en la klubejo», unu el la pli amuzaj teatraĵoj de Boulton. Ĝi estas, laŭ sia titolo, provludo pri provludo – teatraĵo ene de teatraĵo. Grupeto da entuziasmaj klubanoj provas enscenigi parton de «Hamleto, princo de Danujo», la esperanta traduko de L. L. Zamenhof mem. Kia rezulto? Iom da konfuzo, miskomprenoj kaj ridoj. Se iu iam dubis, ĉu Esperanto povas esprimi la profundajn pasiojn de Ŝekspiro, ĉi tie ĝi certe esprimas almenaŭ la pasiojn de klubanoj, kiuj provas legi la tekstojn laŭvice.
Ĉi tiu renkontiĝo okazas ĉeeste en Londono ne per Zoom. La kunvenejo troviĝas ĉe 89 Ronalds Road, London, N5 1XQ (
mapo). Atentu, ke
por eniri, oni bezonas enirkodon. Bv
kontakti nin por havi ĝin.