Kongreso de Kristana Esperantista ligo en Bjalistoko – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

Jam longtempe mi revis pri vizito de Bjalistoko, pola urbo, en kiu ekestis esperanto. En tiu ĉi jaro (5 – 12 aŭgusto 2023) tie okazis la 72-a kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). Kongresejo situis en Ĉefepiskopa Supera Pastra Seminario. En la kongreso partoprenis ĉirkaŭ 60 esperantistoj el 10 eŭropaj landoj. Temo de la kongreso estis „Dialogo inter religioj“. Ni renkontiĝis kun ortodoksaj kristanoj, judoj kaj islamanoj (polaj tataroj), povis admiri belan naturon de nordorienta Pollando, vidis lokon, kiuj rilatas al vivo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, manĝis tataran manĝaĵon (pilafon), vizitis sinagogon, ortodoksan monaĥeon. moskeojn kaj tataran tombejon. Mian atenton kaptis precipe rakonto pri malnovritanoj, ortodoksaj kristanoj, kiuj en Pollando trovis sian rifuĝejon. Dum jarkunveno de KELI ni jam planis la 73-an kongreson, kiu okazos en hungara urbo Vác (3 – 10 aŭgusto 2024).

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete. Ĝi estas registrota.

P1240433-1.jpg 234 kB
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)













Registritaj prezentoj

Kongreso de Kristana Esperantista ligo en Bjalistoko – Oldřich Arnošt Fischer

Jam longtempe mi revis pri vizito de Bjalistoko, pola urbo, en kiu ekestis esperanto. En tiu ĉi jaro (5 – 12 aŭgusto 2023) tie okazis la 72-a kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). Kongresejo situis en Ĉefepiskopa Supera Pastra Seminario. En la kongreso partoprenis ĉirkaŭ 60 esperantistoj el 10 eŭropaj landoj. Temo de la kongreso estis „Dialogo inter religioj“.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉