Mondaj heredaĵoj de Unesko en Ĉeĥio
Dum la prelego estas prezentotaj la ĉeĥaj mondaj heredaĵoj kaj biosferaj regionoj:
1e, materiaj kulturaj heredaĵoj: Historia centro de Prago, ĉefepiskopa palaco en Kroměříž, kastelo Litomyšl, Český Krumlov (historia centro de la urbo + burgo + kastelo), Lednice-Valtice komplekso, historie kerno de Telč, Kutná Hora (historia kerno kun preĝejo de sankta Barbara + preĝejo de surĉieligo de Virgulino Maria en la urboparto Sedlec), kolono de la plej sankta Triunuo en Olomouc, juda kvartalo de Třebíč, Holašovice (sudbohemia „vilaĝa baroko“), vila Tugendhat en Brno, pilgrimpreĝejo de st. Johano el Nepomuk sur Zelená hora (verda monto).
2e, nemateriaj kulturaj heredaĵoj:
Memstare: verbuňk (danco de soldatvarbitoj en Moravia Slovakio), Karnavalaj preteriroj kaj maskoj (Hlinsko-regiono), rajdado de reĝoj (en Kyjov-regiono), blovitaj kristnaskaj ornamaĵoj.
Kune kun aliaj landoj: falkoĉasado,marionetado, flosado kaj manproduktitaj vitraĵoj.
3e, biosferaj regionoj protektitaj de Unesko: Třeboň-regiono, Křivoklát-regiono, Šumava-regiono, Krkonoše-regiono, Blankaj karpatoj kaj Suba Moravio.