🖥 Praktika Bildvortaro de Esperanto, Dennis Keefe, Valencia Grupo
16:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Ĉiusemajne, vendrede, unu horo da ekzercoj pri la Praktika Bildvortaro de Esperanto.

InternaciaKurso

75.png 895 kB
Ĉiusemajne, per Zoom, vendrede, inter la 16:00 kaj 17:00, hispano-hore, ni pritraktas unu paĝon de la Praktika Bildvortaro de Esperanto.

Nuna Leciono:

Ĉi semajne: Paĝo 75  Vidu Kalendaron sube.

Kurso-Aliro, Atingo:

Unue, iru al ZOOM.  Due, skribu la kunveno-identigilon: 9486417937.  Trie kaj laste, skribu la pasvorton: 686936.

Celgrupoj:

(A2), B1, B2, C1, C2.  Do, taŭgas por preskaŭ ĉiaj niveloj de Esperanto!

Kial A2?  Kvankam la lingvo-nivelo estas ofte alta, komencantoj povos voĉlegi la demandojn, kaj provi diveni la respondojn (a, b, c, d). Simpla tasko por A2-anoj.

Kial B1 kaj B2?  Abundas utilaj vortoj, kaj en la bildoj kaj en la demandoj-respondoj, kiuj utilas por bona lernado de Esperanto.  Praktika tasko por B-anoj.

Kial C1 kaj C2?  La demandoj kaj alternativaj respondoj ofte pensigas nin pri kelkaj tiklaj problemoj rilate semantikon, vortaro-konstruadon, vorto-paradoksojn. Filozofia tasko por C-anoj.

Formato:

Ĉiu bildo en la Bildvortaro havos unu demandon, kaj kvar alternativajn respondojn. Averaĝa paĝo havas 20, 25 bildojn, do 20, 25 demandojn.

Ekzemple: En bildo 17 (paĝo x), kie troviĝas la aviadilo? a) ĉe la marhaveno.  b) ĉe la flughaveno, alteriĝante   c) ĉe la flughaveno, ekflugonte. d) en la hangaro de la flughaveno.

Respondo = b.  Klarigo de la  kursgvidanto: Dum respondoj b, c, kaj d teorie eblas, ĉar la aviadilo en la bildo estas klare ĉe la flughaveno, la respondo b plej bone kongruas kun la bildo, ĉar videblas, ke la aviadilo malsupreniras, kaj post frakcio da sekundo tuŝos la vojon, grundon de la flughaveno.

Kalendaro:

Februaro: paĝoj 70 (la 3an); 71 (la 10an); 72 (la 17an); kaj 73 (la 24an).

Marto: paĝoj 74 (la 3an); 75 (la 10an); * (la 17an la leciono ne okazos pro festo-semajno, Las Fallas, en Valencio); 76 (la 24an), 77 kaj 78 ni finas la libron!!! (la 31an).

Leciono-Preparado:

Lernantoj NE bezonas antaŭprepari.  Dum la leciono utilas povi rigardi, de tempo al tempo, la bildojn de la Praktika Bildvortaro de Esperanto.

Fontoj kaj Materialo:


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

valencia.esperanto.es
keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto