🖥 Ni ludu "facile" kaj "malrapide" vortludon Verda Ŝtelo interrete (unua provo)
17:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Budapeŝto
Elekti horzonon
Ni ludos vortludon Verda Ŝtelo interrete sed per kelkaj regulo-ŝanĝoj. Samtempe ni babilos per Jitsi Meet.

Internacia

Ni ludos per la interreta versio de vortludo Verda Ŝtelo ĉe https://gemelo.org/eo/ sed per kelkaj regulo-ŝanĝoj.

Dum ludado ni babilos per Jitsi Meet ĉe https://calls.disroot.org/Verda-Sxtelo-Facile 

Regulo-ŝanĝoj: 
  • "facile" - Ni ludos nur per la facilaj radikoj de https://uea.facila.org/vortlisto/
  • "malrapide" - Nur kiu okaze havas la vicon rajtas ŝteli kaj nur unu vorton. Se oni ne vidas ŝteleblan vorton oni alklaku la tekston ‘turnu’ kaj tiel finu la vicon. 
  • Ne nur la ludanto per la plej multaj vortoj venkas sed ankaŭ tiu kiu havas la plej longan vorton. [Do fakte ni ludos du ludojn samtempe.]

Kial ni planas ludi tiel? Multcele. 
  • Ni pensas ke ĉi tiuj regulo-ŝanĝoj faciligos la ludon por novuloj kaj malfaciligos por spertuloj, kaj tiel samniveligos ludantojn. Plie ni pensas ke ludante tiel eĉ kvazaŭ komencantoj povos partopreni kaj ĝui la ludon. 
  • Aliparte ni pensas ke facileco estas gravega eco de Esperanto. Kaj tial ni ŝatus lerni uzi Esperanton kiel eble plej facilmaniere, anstataŭ mallaboreme uzi nenecesajn novajn radikojn. Ni esperas ke ĉi tiu ludmaniero helpos nin plibonigi nian vortkonstruado-kapablon. Kaj tiel nature bonlingvigi nian Esperanto-uzadon (en la spirito de http://bonalingvo.info). Vidu ankaŭ la verkon Kunmetado estas simpla! de Tirifto. 

Venu se vi ŝatus partopreni aŭ rigardi ĉi tiun provludon.

Ni havas ankaŭ XMPP-babilejon:
xmpp:esperanto@salas.suchat.org?join
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

calls.disroot.org/Verda-Sxtelo-Fa...
eventaservo.gergely(ĉe)erine.email

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureGergej