Lernu la Esperantan himnon en la ĉefurbo de Meksiko!
11:00 - 13:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Amuze oni lernos la Esperantan himnon

LokaKurso

Jen nova eblo por koni iom pli pri Esperanto kaj ĝia kulturo. Dum la venontaj kvar sabatoj, nia kara kolego Guadalupe Vega donos la eblon lerni amuze la Esperantan himnon nomata “la Espero”, eĉ se ni ne kantos, certe ni amuziĝos. La aktiveco ne estos nur por lernantoj aŭ parolantoj de la lingvo, sed por la ĝenerala publiko.
Kiam? En la venontaj sabatoj: 18an kaj 25an de januaro kaj la 1an kaj 8an de februaro inter la 11ah kaj 13ah. 
Kie? En la orienta konstruaĵo de la biblioteko “Vasconcelos”. Bv. iri al la 7a etaĝo, elirante la lifton tuj maldekstre ĉe la unua tablo. La adreso estas: Mosqueta, Eje 1 Nte. s/n. Buenavista, ĉefurbo de Meksiko. Eblas veni tien per metroo aŭ metrobuso
Kiom? La aktiveco estas senpaga.
Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni, eĉ tiuj, kiuj ne parolas esperanton sed ŝatus pasigi agrablajn momentojn, ludi kaj movigi la cerbon!
ATENTU!! Tiuj, kiuj lernos la himnon parkere, ricevos atestilon.
NEPRAS konfirmi ĉeeston al poŝtelefono 5566741733 
Integriĝu al nia teamo kaj sciu pli pri la esperanta kulturo pere de tiu grandioza verkaĵo de Zamenhof, poemo kiu iĝis la himno de Esperanto.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-mexico.org/eo
estraro(ĉe)esperanto-mexico.org
Biblioteca Vasconcelos

Interesiĝintoj

Administranto