Okaze de 76 jaroj de sendependeco de Indonezio, la 17an de aŭgusto 2021, ni okazigos per Zoom la specialan paroligan sesion por ĉiuj Ĉifoje, ni parolu ĉion pri diverseco en nia lando. La indoneziaj partoprenantoj prezentos aferojn rilate al tradiciaj manĝaĵoj, ceremonioj, kutimoj, kantoj, muzikoj kaj multe aliaj. Tiu ĉi paroliga sesio malfermiĝas al alilandaj esperantistoj kiuj interesiĝas koni plu pri diverseco de indonezio. Sendu vian nomon, landon aŭ urbon kaj profesion al asosiasiesperanto.iea@gmail.com kaj vi ricevos la Zoom-ligilon. Aliĝu baldaŭ!