🖥 NASK-2023: Ĉeestaj Someraj kursoj
William Peace University, en Raleigh, Norda Karolino de la 2-a ĝis la 8-a de Julio.

Kurso

Por detaloj, la kosto kaj por aliĝi, vizitu https://nask.esperanto-usa.org/sesioj/2023-someraj_kursoj/?eo


Post-Baza kurso (A2/B1): “Ni Progresu!”
Brian Harmon
Post la unua lernado de Esperanto–ĉu per Duolingo, Lernu, lernolibro, aŭ io alia–kiel oni elpaŝu por vere uzi Esperanton kaj interagi kun aliaj homoj en Esperanto? Jen la celo de tiu ĉi kurso. Ni atendas, ke partoprenantoj povas fari simplajn demandojn en Esperanto, kompreni simplan informon en Esperanto, kaj estas pretaj eliri el la “komfort-zono”. Sed tamen, ni ne hezitos klarigi en la angla (aŭ alia lingvo) laŭ bezono. Konsciu, ke tiu ĉi kurso NE estas baza, unua kurso por komencantoj.
Meznivela kurso (B2): “Parolu, verku, lernu … kaj amuziĝu per Esperanto”
Rafa Nogueras
La celo de la kurso estas instigi la studantojn paroli, verki, kaj aktive uzi la lingvon pere de ludoj kaj amuzaj aktivaĵoj. La kurso estas ĉefe por homoj kiuj jam kapablas sufiĉe bone kompreni la lingvon, sed volas pli da okazoj por uzi ĝin.


Supera kurso: “Perspektivoj pri Esperanto”
Duncan Charters
Kiujn instrumentojn mi bezonas por daŭre plibonigi mian scion kaj uzon de la lingvo? Kial tiucele kaj por mia persona progreso mi legu Esperantan literaturon? Ĉu mi povas aspiri redakti, verki artikolon, mikronovelon? Kiel mi povas minimumigi erarojn en mia parola kaj skriba uzo de la lingvo? Ĉu helpos nova perspektivo pri la fonetiko, gramatiko kaj stilo de Esperanto? La ĉi-jara supera kurso invitas vin aktive kaj kunlabore esplori kaj respondi tiajn kernajn demandojn!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉