Faka ekskurso dum UK en Brno kaj fervojista programo dum UK
10:00 - 12:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Por interesiĝantoj pri fervoja tekniko

Kunveno/EventoAlia

De la 26a de julio 2025 ĝis la 2a de aŭgusto 2025 okazos en Brno Universala kongreso de UEA. Okaze de tiu ĉi evento preparas la IFEF kaj Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio fakan ekskurson al instru-centro de firmao SignalProjekt s.r.o., kiu prizorgas instruadon de fervojistoj pri trafikregado kaj viziton de laborejoj de produkt-fabriko AŽD Výrobní závod Brno, kiu produktas elementojn de fervojaj sekurigaj sistemoj. Ambaŭ kompanioj troviĝas je la sama adreso Křižíkova 32, Brno.

La ekskurso okazos la 30-an de Julio 2025 antaŭtagmeze. Nombro de partoprenantoj estas limigita al 20 personoj. Interesuloj, bonvolu informi nin pri via intereso partopreni la ekskurson je adreso redaktoro@ifef.net. Por listo de partoprenantoj oni bezonas vian antaŭ- kaj familian nomon, kongresnumeron, retadreson, telefon-numeron kaj naskiĝjaron.

Detalajn informojn pri transporto al ekskurso-loko kaj kondiĉojn pri partopreno vi ricevos rekte al viaj kontaktindikoj antaŭ komenco de la kongreso.

La fervojista programo dum UK en Brno
 
Sabate 26.7. de 18:30 ĝis 20:30    Movada foiro  (Korto Cink, konstruaĵo Q)

Tie ni prezentos nian agadon al Esperanta publiko. Se vi havos tempon, venu kaj parolu kun ni pri nia agado.
Prizorgas Ladislav Hakl

Merkrede 30.7. de 10:00    Ekskurso

Celo de la ekskurso –
Instrucentro de SignalProjekt s.r.o. por instruado de priservo de sekurigaj sistemoj en fervojo – trafiksalono kun diversaj sistemoj
Produktuzino de AŽD Brno (AŽD -Automatigado de Fervojtransporto) – produktado de diversaj sekurigaj sistemoj kaj elementoj.
Loko de la ekskurso: Křižíkova 32, Brno
Por la ekskurso vi devas skribi al:
Ladislav Kovář
Retadreso: kovar.lad@email.cz
 
Ĵaŭde 31.7. de 12:00 ĝis 13:45   Malfermita kunveno de IFEF  (Gacond Q 02)
 

Programo:
 
12:05-12:45 Prelegoj
 
12:05-12:20 Historio de fervojo en Brno kaj projektata nova fervoja ĉefstacio
12:20-12:45 Gravaj fervojaj projektoj en Ĉeĥio
 
12:45-12:50 Paŭzo
 
12:50-13:45 Prezentado de IFEF laboro
 
Renkontiĝo kun redaktoro de  "Internacia fervojisto"
Laboro de landaj asocioj  kaj IFEF
Venontaj aranĝoj kaj diskuto pri laboro de IFEF
 
Prizorgas Ladislav Hakl kaj Ladislav Kovář

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ifef.wz.cz
redaktoro(ĉe)ifef.net
Křižíkova 32 Brno

Interesiĝintoj

Administranto