Eŭropa Kongreso de Esperanto
Eŭropa Kongreso de Esperanto 2027 okazos de la 14-a ĝis la 17-a de majo 2027 en Carry-Le-Rouet, Provenco, Francio

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

La Eŭropa Kongreso de Esperanto okazos en bela hotelo en suna Provenco apud la mediteranea marbordo. Ĝi estos organizita de Esperanto-Provence kaj Esperanto-France. Ĉar ĝi estos Eŭropa kongreso, bonvenas partneroj: Esperanto-Asocio de Britio jam partneras, kaj aliaj federacioj estas survoje por decidi pri sia partopreno. 

La Kongreso inkluzivos kunvenojn de Esperanto-France kaj diversaj asocioj kune kun prelegoj pri diversaj temoj, inkluzivanta la kongresan temon : « Esperanto: lingvo por daŭripova turismo kaj interkultura kompreniĝo ». Ni ankaŭ preparas allogajn ekskursojn por ke la kongresanoj malkovrus la riĉecon de la regiono. 

La kongreso funkcios laŭ nova modelo: la aliĝkotizo inkluzivos la restadon en ege agrabla marborda hotelo, ĉiujn manĝojn kaj aliro al ĉiuj Esperantaj agadoj. Kongresanoj povos aliĝi ekde meze de Oktobro, prezoj estos pli favoraj komence kaj bonvolu noti, ke la nombro da partoprenantoj estos limigita. 

La Eŭropa Kongreso ankaŭ povos esti plilongigata per la PostKongreso, ĝis merkredo la 19-a de majo. Pli da ekskursoj okazos tiatempe, ebligante la viziton de ĉefaj turismaj allogaĵoj en Provenco. Kongresanoj povos ankaŭ  elekti resti en la hotelo ĝis vendredo la 21-a de majo.

Do, tuj rezervu tiujn datojn en via agendo kaj planu partopreni en tiu mirinda okazo renkonti eŭropajn esperantistojn sub la suno de Provenco, okcidente de Marsejlo! 

Informoj kaj aliĝdetaloj aperos iom post iom en la kongresa retejo : https://kongreso2027.esperanto-france.org  Vizitu ĝin ofte! 

Logo EK27.png 86,4 kB


Informoj