Karaj amikoj,
Kun granda ĝojo, KEA invitas vin al la antikva ĉefurbo de Koreio, Gyeongju.
Okazos la 58-a Korea Kongreso inter la 9-a kaj la 11-a de oktobro 2026, sub la temo 'Saĝo de Pasinteco, Esperanto de Estonteco'. Ni kune malkovru la saĝan historion kaj konstruu la estontan vojon per Esperanto en Gyeongju kun spiranta tradicio.
Bonvenon al Gyeongju, 'la muzeo sen tegmento', kie paco kaj kulturo harmonias en belaj aŭtunaj pejzaĝoj.
Ni antaŭĝojas vian partoprenon.
◎Provizora Programo
Antaŭkongresa Ekskurso 3 Taga (7-9 okt.)
Prelegoj kaj Prezentoj
Fakaj Kunsidoj
Interkona Vespero kun muzika distro
Tuttaga Ekskurso (11 okt.)
◎Turismo en Gyeongju