Konatiĝu kun nia nova biblioteko kaj aŭdu prelegon pri finna naturo
18:00 - 20:00
Eŭropo/Helsinko
Elekti horzonon
Prelego de Sakari Kauppinen

Loka

Dum la UK en Lahti Sakari Kauppinen faris prelegon pri finna naturo en serio de prelegoj pri Finnlando. Se vi ne havis eblecon aŭdi kaj vidi ĝin en Lahti, li ripetos la prelegon dum nia oktobra kunveno. Estos ankaŭ bona okazo rememori kaj paroli pri tio kion ni spertis dum la kongreso.

La kunveno okazos ĵaŭdon 3.10. je la 18-a horo en nia nova biblioteko Oodi, kunvenejo numero 5. Dum la kongreso ni vizitis tiun bibliotekon kun niaj eksterlandaj gastoj, kiuj estis ravitaj pri ĝi. Tiam oni prezentis al ni ankaŭ la sistemon de rezerveblaj kunvenejoj. Se vi ankoraŭ ne vizitis la novan bibliotekon, nun vi povas fari tion kune kun ni.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉