🖥 Esperanta literaturo
20:30 - 22:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Lekcio pri literaturo de Esperanto farita de Prof. Fábio Fortes

InternaciaKurso

Esperanta Literaturo estas virtuala lekciaro de Prof-Fábio Fortes, el  Federacia Universitato de Juiz de Fora (MG) Brazilo. En tiu universitato li instruas klasikajn lingvojn. Prof-ro Fortes estas altnivela konanto de Esperanta Literaturo kaj, en mirinda Esperanto, pridiskutas ĝin, analizante la kuntekston kaj historian signifaron. Li, en siaj sesioj, trakuras la literaturan scenaron de Esperanto, ekde la klasikuloj, kiel Zamenhof, Grabowisky, Kabe kaj ceteraj.
Tiuj sesioj apartenas al la lecionaro de Programo Mia Amiko, apogita de Brazila Esperanto-Ligo. Ili celas la progresigon de nia lernantaro de Esperanto. Tamen, ĉiuj esperantistoj estas bonvenaj por aŭdi tiujn altnivelajn lekciojn.

La ligilo al la ĉambro, nepre 5 minutoj antaŭ la komenco, estas: https://brazilo.org/pma-literaturo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉